Miklós Szemere
Miklós Szemere | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 17-an de junio 1802 en Lastovce | ||||
Morto | 20-an de aŭgusto 1881 (79-jaraĝa) en Lastovce | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto advokato vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Miklós Szemere [miklOŝ semere], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szemere Miklós estis hungara advokato, politikisto, poeto, tradukisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.
Miklós Szemere naskiĝis la 17-an de junio 1802 en Hungario, en Lasztóc (nuntempa Lastovce en Slovakio). Li mortis la 20-an de aŭgusto 1881 en Lasztóc.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Miklós Szemere frekventis kalvinanan altlernejon en Sárospatak. Li iĝis juristo en 1827. En la 1830-aj jaroj li interesiĝis pri la poezio kaj artoj kaj vivis en Vieno kaj Italio. En 1836 li edziĝis kaj poste li okupiĝis pri artoj kaj politiko. En 1848-1849 li finbatalis la liberecbatalon, poste li okupiĝis pri sia bieno en Lasztóc, kie daŭre li poemadis, tradukadis. Foje li vojaĝadis, ekzemple li vizitis eksterlande Lajos Kossuth-on.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- tradukaĵoj de Goethe 1840
- kolektitaj poemoj 1882
- eldonitaj manuskriptoj 1902
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Hungarlingva Vikipedio
- hungare[rompita ligilo]